3.8.11

Ovaj Gefratoj

Krom de fari artikolojn k.t.p. por tiu ĉi revueto, mi ankaŭ tradukas esperante mian unuan boso-libron, Egg Story. Diru al mi kion vi opinias pri la tiparo. Kaj, ĉu vi aĉetus la esperantan boson, Ovaj Gefratoj? Mi intencos traduki la tuta libro (60pj).

28.7.11

Langotordilo

Ci celis sciencistinon, celis ci sciencistinon, sciencistinon ci celis.

26.7.11

La Poeto

Mi trovis tiun ĉi tiparon ĉe tiu ĉi retpaĝo. La nomo estas 'Set Fire to the Rain' (Ekbruligu la Pluvon), farita de Kimberly Geswein. Tiu ĉi boso estis inspirita de la libro Mi Estas Kato, de Soseki Natsume.


25.7.11

Ĥina Proverbo

 Mi lernis tiun ĉi malnovan proverbon lastatempe. Krome, mi preferas 'Ĥina' pli ol 'Ĉina', ĉar mi ŝatas 'ĥ', la plej malofta litero... 

"Nek ĝustigu vian ĉapelon sub pirarbo, nek en melon-kampeto tuŝu viajn lignoŝuojn."

20.7.11

Titoloj

Nun mi pensas ankaŭ pri la titolo de tiu ĉi revueto. En la lasta afiŝo, mi sugestis 'L' ingo'. Mi ankaŭ ŝatas 'Raketo', ĉar ĝi havas sento de multe da energio kaj movado. Ĝi ankaŭ estas fola kalemburo - 'eta rako'. Mi prenis la tiparoj de la 1976 libro 'Fantastic Alphabets' ('Fantaziaj Alfabetoj'), de Jean Larcher. La nomoj de la tiparoj estas 'Pocket' kaj 'Crayon'. (Fakte la titolo devos esti nigra-blanka; mi kolorigis 'L' ingo' nur por bonaspektigi tiun blogon!)

Karotingo

La afikso 'ingo' amuzas min, pro ia kialo. Mi konsideris nomi la revueton 'L' ingo' aŭ simple 'Ingo'. Kio estas alia fola 'ingo'? Katingo? Fingringo? Ingingo?

Pli da Folaĵo

Tio ŝajnas tre fola. Mi skribis ĝin senpense, nur kiel ekzerco:

Hodiaŭ iris sur la strato,
Vidis min purpura rato.
Demandis li pri la horo,
Mi respondis "Ne horloĝo!
Sed, laŭ la suno en ĉielo,
Kaj la son' de mia ventro,
L' horo estas nun la tempo
Por la manĝado de kekso.
(Kvara kaj tridek, aŭ io)."
Min dankis tiam la rato,
Li forkuris trans la strato,
Tamen, buson li ne vidis
Ĝia rado lin detruis!
Tio estas ja la fino
De la poemo de rato,
Kiu havas strangan felon,
Kaj ne portas brakhorloĝon.