28.7.11

Langotordilo

Ci celis sciencistinon, celis ci sciencistinon, sciencistinon ci celis.

26.7.11

La Poeto

Mi trovis tiun ĉi tiparon ĉe tiu ĉi retpaĝo. La nomo estas 'Set Fire to the Rain' (Ekbruligu la Pluvon), farita de Kimberly Geswein. Tiu ĉi boso estis inspirita de la libro Mi Estas Kato, de Soseki Natsume.


25.7.11

Ĥina Proverbo

 Mi lernis tiun ĉi malnovan proverbon lastatempe. Krome, mi preferas 'Ĥina' pli ol 'Ĉina', ĉar mi ŝatas 'ĥ', la plej malofta litero... 

"Nek ĝustigu vian ĉapelon sub pirarbo, nek en melon-kampeto tuŝu viajn lignoŝuojn."

20.7.11

Titoloj

Nun mi pensas ankaŭ pri la titolo de tiu ĉi revueto. En la lasta afiŝo, mi sugestis 'L' ingo'. Mi ankaŭ ŝatas 'Raketo', ĉar ĝi havas sento de multe da energio kaj movado. Ĝi ankaŭ estas fola kalemburo - 'eta rako'. Mi prenis la tiparoj de la 1976 libro 'Fantastic Alphabets' ('Fantaziaj Alfabetoj'), de Jean Larcher. La nomoj de la tiparoj estas 'Pocket' kaj 'Crayon'. (Fakte la titolo devos esti nigra-blanka; mi kolorigis 'L' ingo' nur por bonaspektigi tiun blogon!)

Karotingo

La afikso 'ingo' amuzas min, pro ia kialo. Mi konsideris nomi la revueton 'L' ingo' aŭ simple 'Ingo'. Kio estas alia fola 'ingo'? Katingo? Fingringo? Ingingo?

Pli da Folaĵo

Tio ŝajnas tre fola. Mi skribis ĝin senpense, nur kiel ekzerco:

Hodiaŭ iris sur la strato,
Vidis min purpura rato.
Demandis li pri la horo,
Mi respondis "Ne horloĝo!
Sed, laŭ la suno en ĉielo,
Kaj la son' de mia ventro,
L' horo estas nun la tempo
Por la manĝado de kekso.
(Kvara kaj tridek, aŭ io)."
Min dankis tiam la rato,
Li forkuris trans la strato,
Tamen, buson li ne vidis
Ĝia rado lin detruis!
Tio estas ja la fino
De la poemo de rato,
Kiu havas strangan felon,
Kaj ne portas brakhorloĝon.

14.7.11

La Ŝtelita Dokumento

La jena rakonto estas traduko de traduko! Ĝi estis originale skribita de Shinichi Hoshi, per la japana lingvo en 1966. Mi tradukis el la angla traduko de Robert Matthew, de 1986. Mi ne volas eldoni tradukojn en la revueto; mi afiŝis ĉi tiun rakonteton por ekzerci, kaj por inspiri vin.

Estis silente kaj malfrue, kaj viro kaŭris ekster la laboratorio de D-ro F. -- ŝtelisto, efektive.

D-ro F. estis elpensinta unu bonegan drogon post alian, kaj laŭ onidiro, li baldaŭ elmontros ankoraŭ alian. La ŝtelisto planis ŝteli la formulon, kaj vendi ĝin.

Li vidis tra la fenestro. La doktoro estis do absorbita pro la miksado de siaj drogoj ke, li ne rimarkis ke iu estis spionanta al li.

Finfine, malgranda kvanto de la drogo estis realigita, kiel verda likvaĵo. La doktoro trinkis etan, kaj kapjesis.

"Hm, ĝi ne malbongustas. Kaj la odoro estas bona, ankaŭ..."

Li streĉis sin.

"Nu, mi atingis la celo finfine. Mi produktis multajn da drogoj antaŭe, sed neniu el ĉiu estas egala kiel ĉi tio. Ĝi estas elpensaĵo de monda signifo. Mi notos la formularon, antaŭ ol mi forgesos ĝin."

Li skribis sur paperfolio, kaj zorgeme metis tiun en sia monŝranko en la angulo de sia laboratorio. Tiam, li eliris.

Rigardante trafenestre, la ŝtelisto eklaboris. Li zorgeme, perforte malfermis la fenestron, kaj rampis ene. Li malfermis la monŝrankon, per la sama kombinaĵo kiu la doktoro uzis, prenis la dokumenton, kaj enpoŝigis ĝin, memplaĉe.

"Kia bona laboro de la nokto!" li pensis al si, piedirante ĝoje. "Ĉi tio riĉigos min. Mi vidis ke la doktoro trinkis ĝin, jene mi ja scias ke ĝi ne malutila estas. Kaj, li diris ke, ĝi estas mirinda drogo. Mi scivolas, kion ĝi faras, kvankam..." 

Tiu ĉi temo estis mistero. Li estis havinta neniu tempo por rigardi kion okazis, kaj li certe ne povis telefoni por sciiĝi. Tamen, ĉar la drogo estis farita de D-ro F., li ne malsukcesos.

Reveninte lian kaŝejon, si decidis fari la drogon de la formularo. Li devis scii pri la efikojn, aŭ li ne povos vendi ĝin.

Li aĉetis la bezonajn ingrediencojn, vitrajn botelojn kaj pokalojn, kaj sukcese realigis la drogon. Ĝi havis agrablan odoron, kiel konvaloj.

Li trinkis ĝin. Ĝi gustis refreŝiga. Li sidiĝis seĝen, kaj atendis por la rezulto.

Iam poste, li stariĝis kaj eliris. Li vigle piediris ĝis sia celo - la laboratorio de D-ro F.

"Pardonu min doktoro, mi petas. Mi estas la persono kiu ŝtelis la dokumenton el via monŝranko antaŭ pluraj tagoj. Prenu min al la polico."

"Ĉu tiu vere estas vi?" demandis la doktoro, por ke li estu certe.

"Jes, mi sekvis vian skribitan instrukcion, realigis la drogon, kaj trinkis ĝin. Tamen, tiam mi pensis ke mi agis malĝuste. Pro tiel mi venis. Bonvolu pardoni min. Jen estas la dokumento, kiu mi ŝtelis."

Inudoj de larmoj akompanis lian pardonpeton. Sed, anstataŭ ol koleriĝi, la doktoro simple ridetis.

"Do, mia drogo efikas. Ĝi ja vekas la konsciencon. Sed, post kiam mi realigis ĝin, mi eksciis ke, mi havis problemon. Mi ne havis ulon per kiun mi povis provi ĝin. Dankon al vi, mi nun scias ke, ĝi efikas."

8.7.11

Ŝerco

(La jena estas ŝerco de mia infanaĝo. Mi aŭdis ĝin proksimume antaŭ 30 jaroj! Ĉu mi memoris bone?)
 
Du knabaj amikoj, nomitaj 'Silentu' kaj 'Ĝeno', vizitis bestĝardenon kune. Ili rigardis la leonojn, la simiojn, la ĝirafojn, kaj tiel plu. Unu el la du tre ĝojis rigardi la anasojn, kaj restis ĉe la anasejo longtempe, rigardante la anasojn naĝi kaj kvaki. Kiam li rigardis sufiĉe, li turnis por foriri... sed lia amiko ne estas ĉi tie! Do, li trovis uniform-vestitan virinon kiun laboris ĉe la bestĝardeno.

"Pardonu min, ĉu vi povas min helpi?" li petis, maltrankvile. "Mi perdis mian amikon!"

"Certe, junĉjo," respondis la virino. "Kio estas via nomo?"

"Silentu," li respondis.

La virino ĝeniĝis. "Via nomo, knabeto."

"Silentu!"

"Aĥ, iru for," diris la virino kolere, pensante ke la knabo memevidente mokas ŝin.

"Ne ne, bonvolu helpi min, bonkora sinjorino!"

Ŝi returnis knaben, nekredeme.

"Vere?"

"Jes, vere! Mia amiko estas perdita! Mi zorgas ke, strangulo forrabis lin, aŭ io pli malbona!"

"Kompreneble. Do, kio estas via nomo?" 

"Mi jam diris al vi, 'Silentu!' 'Silentu!!'"

"Jen, tio estas tute sufiĉa, knabaĉo!" kriis la virino, kolerega. "Ĉu vi serĉas ĝenon?"

"Jes, sinjorino! Li estas perdita en la bestĝardeno!"

Birdotimigiloj


"Panjo, kial la korvoj ne ŝatas min?"

Limeriko

Mi afiŝis tiun limerikon unue ĉe lernu.net. Ĝi postulas ilustraĵojn. Fakte, mi volas ke ilustraĵojn akompanu preskaŭ ĉiun artikolon.

Iam vivas viro altega,
Li loĝas en grot' mallumega.
Trovis li klingon
Sed fortranĉis fingron,
Tiu altulo mallertega!

6.7.11

Aforismoj

Mi ŝatus eldoni la jenan kune kun ĉarmaj, etaj dezegnaĵoj. Tamen, eble mi ne uzos du aforismoj pri cinikeco! La dua aspektas pli bone al mi.

"Opinio de cinikulo estas malpli valora ol nenio."

"Fido povas movi montaron, cinikeco ne havas la forto por levi sableron."

"Ne malsparu vian energion por ŝirmi vian egoon."

5.7.11

Ho Miĥelo!

Jen estas fola boso, kiu mi tre rapide dezegnis. Ĉu ĝi estas amuza? Mi ne povas komenti! Rimarko estas ke, kiam oni legas paĝon de revuo, oni kutime rigardis la bildojn antaŭ la tekston. Do, kredeble vi legis la jenan boson unue, kaj tiu ĉi tekso due. La ĉefpunkto, temas mia revueto, estas ke bosoj taŭgos tre bone, kiuj oni povas kompreni, ĉu oni povas legi esperante aŭ ne.

4.7.11

Nova Verkaĵeto

Mi skribis la jenan en Esperanto. Je tiu projekto, mi ne volas ke, mi verkas unue angle, kaj poste tradukas esperante. La rezultoj estis, ĝis nun, interesaj! Tiu verkaĵeto ŝajnas iom sentimentala, mola; sed ne malbone! Eble mi simple ne ankoraŭ kutimas esprimi sin fremdlingve. Kion vi pensas? Cetere, se vi ŝatus verki ion por mia revueto, vi ne bezonas skribi unue esperante, kiel mi. Vi povas verki per via denasklingvo, kaj poste traduki esperante, laŭvole. Cetere #2: Mi ne ankoraŭ decidis ĉu mi eldonos ĉi tiun kaj la alian verkaĵetoj. Nun, ĝuu!

Januaron ŝin mi trovis,
Februaron amindumis.
Marton ja ŝi enamiĝis,
Aprilon, ŝi senvestiĝis.
Majon, ventro ŝia ŝvelis,
Junion ho, ni kverelis.
Julion, genue petis,
Aŭguston ni unuiĝis.
Septembron, mi maltrankvilis,
Oktobron, nomon decidis.
Novembron, ŝi manĝis, sidis.
Decembron, ŝi ektimiĝis...
Sed la nova jaro venis,
Filino sane naskiĝis.
Aliaj zorgoj foriris.
(Kvar kilogramojn ŝi pezis).

1.7.11

La Plendantulino

Jen estas ebla artikoleto. Mi ne scias ĉu ĝi estas amuza... Sed, ĉimomente mi simple skribas ion. Pli: Lastatempe mi parolis kun aliaj esperantistoj pri la sufiksoj '-anto' kaj '-ulo'. Esperante, '-anto' ne efektive signifas homo, sed ĉiu komprenas ke '-anto' estas homo kiu faras la radiko. Je ĉi-tiu kazo, 'plendanto' estas 'homo kiu plendas'. Sed mi pensas '-antulo' estas pli ĝusta, eĉ se neniu uzas tiun manieron. Nun, bonvolu legi:

La plendantulino plendis kiam ŝi vekiĝis, ĉar la horo estis tro frua kaj la ĉielo estis ankoraŭ malluma.

La plendantulino plendis pri matenmanĝo, ĉar la lardo estis ne sufiĉe varma.

La plendantulino plendis ĉe la bushaltejo, ĉar la aŭtobuso malfruis kaj la aliaj homoj estis tro multa.

La plendantulino plendis dum laborado, ĉar ŝia taskoj enuiĝis.

La plendantuinlo plendis tagmanĝante, ĉar la manĝoĉambro havis strangan odoron, kafomakulojn, kaj panpolvon.

La plendantulino plendis pri la oficejaj virinoj, ĉar ili malkutime parolis kun ŝi.  

La plendantulino plendis je la kvara horo, kiam la presilo malfunkciis.

La plendantulino plendis dum vespera rendevuo, ĉar la nazo de ŝia renkontitulo estis granda.

La plendantulino plendis hejme, ĉar ŝi ne havis amikojn.

Ŝi ne havas amikojn ĉar si plendas ĉiam.

Ŝi aĉetu hundon!