14.7.11

La Ŝtelita Dokumento

La jena rakonto estas traduko de traduko! Ĝi estis originale skribita de Shinichi Hoshi, per la japana lingvo en 1966. Mi tradukis el la angla traduko de Robert Matthew, de 1986. Mi ne volas eldoni tradukojn en la revueto; mi afiŝis ĉi tiun rakonteton por ekzerci, kaj por inspiri vin.

Estis silente kaj malfrue, kaj viro kaŭris ekster la laboratorio de D-ro F. -- ŝtelisto, efektive.

D-ro F. estis elpensinta unu bonegan drogon post alian, kaj laŭ onidiro, li baldaŭ elmontros ankoraŭ alian. La ŝtelisto planis ŝteli la formulon, kaj vendi ĝin.

Li vidis tra la fenestro. La doktoro estis do absorbita pro la miksado de siaj drogoj ke, li ne rimarkis ke iu estis spionanta al li.

Finfine, malgranda kvanto de la drogo estis realigita, kiel verda likvaĵo. La doktoro trinkis etan, kaj kapjesis.

"Hm, ĝi ne malbongustas. Kaj la odoro estas bona, ankaŭ..."

Li streĉis sin.

"Nu, mi atingis la celo finfine. Mi produktis multajn da drogoj antaŭe, sed neniu el ĉiu estas egala kiel ĉi tio. Ĝi estas elpensaĵo de monda signifo. Mi notos la formularon, antaŭ ol mi forgesos ĝin."

Li skribis sur paperfolio, kaj zorgeme metis tiun en sia monŝranko en la angulo de sia laboratorio. Tiam, li eliris.

Rigardante trafenestre, la ŝtelisto eklaboris. Li zorgeme, perforte malfermis la fenestron, kaj rampis ene. Li malfermis la monŝrankon, per la sama kombinaĵo kiu la doktoro uzis, prenis la dokumenton, kaj enpoŝigis ĝin, memplaĉe.

"Kia bona laboro de la nokto!" li pensis al si, piedirante ĝoje. "Ĉi tio riĉigos min. Mi vidis ke la doktoro trinkis ĝin, jene mi ja scias ke ĝi ne malutila estas. Kaj, li diris ke, ĝi estas mirinda drogo. Mi scivolas, kion ĝi faras, kvankam..." 

Tiu ĉi temo estis mistero. Li estis havinta neniu tempo por rigardi kion okazis, kaj li certe ne povis telefoni por sciiĝi. Tamen, ĉar la drogo estis farita de D-ro F., li ne malsukcesos.

Reveninte lian kaŝejon, si decidis fari la drogon de la formularo. Li devis scii pri la efikojn, aŭ li ne povos vendi ĝin.

Li aĉetis la bezonajn ingrediencojn, vitrajn botelojn kaj pokalojn, kaj sukcese realigis la drogon. Ĝi havis agrablan odoron, kiel konvaloj.

Li trinkis ĝin. Ĝi gustis refreŝiga. Li sidiĝis seĝen, kaj atendis por la rezulto.

Iam poste, li stariĝis kaj eliris. Li vigle piediris ĝis sia celo - la laboratorio de D-ro F.

"Pardonu min doktoro, mi petas. Mi estas la persono kiu ŝtelis la dokumenton el via monŝranko antaŭ pluraj tagoj. Prenu min al la polico."

"Ĉu tiu vere estas vi?" demandis la doktoro, por ke li estu certe.

"Jes, mi sekvis vian skribitan instrukcion, realigis la drogon, kaj trinkis ĝin. Tamen, tiam mi pensis ke mi agis malĝuste. Pro tiel mi venis. Bonvolu pardoni min. Jen estas la dokumento, kiu mi ŝtelis."

Inudoj de larmoj akompanis lian pardonpeton. Sed, anstataŭ ol koleriĝi, la doktoro simple ridetis.

"Do, mia drogo efikas. Ĝi ja vekas la konsciencon. Sed, post kiam mi realigis ĝin, mi eksciis ke, mi havis problemon. Mi ne havis ulon per kiun mi povis provi ĝin. Dankon al vi, mi nun scias ke, ĝi efikas."